Sender | Message | Time |
---|---|---|
23 Oct 2024 | ||
Levjo | Nu, Usono | 15:00:08 |
gergej | @Ulriko @Tirifto @Tristan kiam mi menciis ke miakrede estas pli verŝajna ke iu interesiĝanto ne venos ol ni estos tro multaj, mi ne pensis ke eble neniu interesiĝanto venos. ;-P | 17:36:09 |
gergej | Nu estas malfrue diri ĉar eble nur ĉiuj aliaj nur malfruas. =) | 17:36:42 |
gergej | In reply to@imthehumanoid:envs.netĈu orienta flanko? La tempo-diferenco inter mi kaj aliaj usonanoj kiujn mi konas estas pli granda. Tie estas mateno kiam tie ĉi estas malfrua posttagmezo (se mi ne eraras). | 17:39:25 |
Ulriko | Pardonu, mia edzino malsanas, mi denove ne povis partopreni, mi devis kuiri kaj zorgi pri teo k.a. Mi eĉ ne rimarkis la memorigan retmesaĝon :-( | 18:35:10 |
Tirifto | Rapidan resaniĝon al via edzino! | 18:40:13 |
gergej | Rapidan resaniĝon al via edzino @Ulriko ! | 18:40:21 |
gergej | Bonŝance mia plendo estis aŭdita kaj nun ni ludas triope. | 18:40:30 |
gergej | * Bonŝance mia plendo estis aŭdata kaj nun ni ludas triope. | 18:40:45 |
24 Oct 2024 | ||
Levjo | In reply to @gergej:matrix.orgLa mezo | 02:17:09 |
Ulriko | Bonan eĥoŝanĝtagon, karuloj! 🍵🥣☁️🌗 +7ºC (-> 14ºC) | 03:39:15 |
Ulriko | Miascie, inter la usona mezo kaj la EU-mezo estas diferenco de 7 horoj, inter la brazila oriento kaj EU-mezo estas nur 4, ĉu ne. | 03:44:05 |
gergej | In reply to @ulriko:matrix.org Mi pensis verŝajne erare ke la diferenco estas pli granda. Do almenaŭ unu el la sekvaj supozoj ne veras:
| 08:46:17 |
jadedctrl | estas 7-hora malsamo, prave. estas mezmateno ĉe mi por supertukskarto nun. laŭmemore, estis fakte frumateno antaŭ la horoŝanĝo? (ĉar ja estis pli frue antaŭ iuj monatoj, ĉu ne? `o`) | 10:23:01 |
Ulriko | Se horoŝanĝo celas al nia reiro de MEST (= UTK+2) al la norma mezeŭropa tempo, tio okazos venontsemajnofine post sabata 25-a horo. | 13:50:36 |
Ulriko | * Se horoŝanĝo celas al nia reiro de MEST (= UTK+2) al la norma mezeŭropa tempo, tio okazos venontsemajnofine dimanĉmatene. | 13:52:18 |
gergej | Ho, jen la fonto de mia miskompreno. Mi scias ke frueco estas relativa, sed mi ne nomus 9:00 frumateno. =) Vintre (por esti afablaj al eblaj aziaj kunludantoj) ni komencas STK-i tiam laŭ mezusona tempo, vidu https://eventaservo.org/e/740273 | 14:38:48 |
25 Oct 2024 | ||
Ulriko | In reply to @gergej:matrix.orgSame mi. Mia vekilo je labortagoj sonoras je 5:30, semajnfine unu horon pli poste. | 13:47:40 |
Ulriko | Bonan vendredon! Nova Eskua video aperis. https://youtu.be/AGCo-ADHHxY?si=_pJDZQhVxZcPrbn4 | 13:49:28 |
26 Oct 2024 | ||
gergej | In reply to @ulriko:matrix.orgNu, mia ellitiĝa tempo estas multe pli ĥaosa, bedaŭrinde. Ekzemple, hodiaŭ mi ellitiĝis nur nun, kaj estas preskaŭ 9 tie ĉi... Kaj povas okazi ke mi ellitiĝas eĉ pli malfrue... Mi ŝatus kaj planas ŝanĝi tion, ĉar ĥaosan eliltiĝtempon havi estas pli laciga ol regulan havi. Tamen pli facilas diri ol fari... | 06:44:30 |
Ulriko | Bonan sabaton, karuloj! +12ºC 🍵🥣☕☁️ | 09:07:33 |
Ulriko | Jes, malfacilas reiri al regula (kaj pli frua) ellitiĝotempo post kiam vi alkutimiĝis al malfrua. Tiu sorto trafis mian filon, kiu alkutimiĝis al enlitesto ĝis tagmezo dum semajnfinaj tagoj (pro nokta videoludado kun amikoj), kaj post lernejofino ekfaris tion ĉiutage. Nun li volas reiri al pli frua tempo, sed sukcesis nur ellitiĝi je la 11-a horo, ne pli frue. | 09:12:22 |
Tirifto | Vekiĝi ĝustatempe estas malfacila tasko ja! | 15:55:02 |
Tirifto | https://inv.nadeko.net/watch?v=dXPLhE_z57M | 15:55:04 |
Tirifto | Eble oni povas elprovi kreemajn metodojn de vekado. :-) | 15:55:29 |
Ulriko | Download share_8560778648981554299.png | 17:51:56 |
Tirifto | Vi povas provi:
| 17:57:21 |
Tirifto | * Dum tiaj okazoj, vi povas:
| 17:57:39 |
gergej | @Tirifto @Ulriko dankon pro viaj reagoj al mia demando pri vortordoj. Mi scias ke pasis multe da tempo, sed mi trovis tempon daŭrigi tiun diskuton nur nun. Mi povas legi viajn respondojn du maniere kiuj kontraŭdiras unu al la alia:
Antaŭ ol mi reĵetu la pilkon al vi demandante ĉu mi legu viajn komentojn kuraĝigante aŭ malkuraĝiante, lasu min iom klarigi kial mi emas uzi aliajn vortodojn kaj kial mi pensas ke ĝenerale estus bona se ili estus pli ofte uzataj. Verŝajne la akuzativon oni tiom ofte forgesas ĉar ĝi ne vere gravas pro la superrego de la vortordo SVO. Verdire se la rekta objekto ĉiam estus la o-vorto kiu sekvas la verbon tiam oni ne plu bezonus la n-finaĵon kiel montrilo de la rekta objekto... Aliflanke al mi tre plaĉas la vortorda libereco de Esperanto kaj mi ŝatus ĝin aktive subteni kaj tiel helpi konservi la multkolorecon de Esperanto. Tamen mi ne volas Esperanton fuŝparoli kaj de tie venas mia timo kaj forta hezito... Do kion vi diras? Ĉu mi sentu min kuraĝigite aŭ malkuraĝigite de viaj komentoj. Kaj kion vi pensas, ĉu estus pli bone se Esperanton la vortordo SVO malpli superregus? | 18:13:05 |
Ulriko | Se mi ne eraras, la plej ofta vortordo estas SOV. Kaj la plej multaj lingvoj indikas la objekton morfologie, do, per akuzativo aŭ absolutivo aŭ objektindika afikso, aŭ partiklo, aŭ flektita artikolo. | 21:28:02 |