23 Apr 2024 |
Levjo | do 5 | 16:46:38 |
Levjo | Mi kredas... mdr | 16:46:44 |
Levjo | Ho ve Mi forgesis, ke Soda havas pli da katidojn nun | 16:47:12 |
Levjo | * Ho ve Mi forgesis, ke Soda havas pli da katidoj nun | 16:47:22 |
Levjo | Mi forgesis, kiom ŝi havas | 16:47:51 |
Levjo | Nu, mi evidente havas multajn katojn mdr | 16:48:17 |
Levjo | Download IMG_20240328_180800410.jpg | 16:49:10 |
Levjo | Aŝ :3 | 16:49:12 |
Tirifto | Gratulojn! xD | 16:49:57 |
Levjo | Download IMG_20240330_141220576.jpg | 16:50:51 |
Levjo | Jen Maxwell | 16:50:52 |
Tirifto | Tre nobeleca kato. :o | 16:51:16 |
Levjo | Download IMG_20240326_111234385.jpg | 16:55:07 |
Levjo | Kateto kaj Soda | 16:55:08 |
Levjo | Soda estas la patrino de Kateto | 16:55:28 |
Tirifto | Tial ŝi eltrinkis ŝin. =w= | 16:56:16 |
Vilhelmo | In reply to@tirifto:tedomum.net Vi pravas; ankaŭ Ĉeĥuje oni nomas tion »homo, ne ĉagreniĝu«, kaj ankaŭ mi ludis ĝin. :o En Argentino, ĝi nomiĝas LUDO. | 18:51:19 |
Vilhelmo | In reply to@tirifto:tedomum.net Mi fojfoje renkontas la vorteron »end«, kvankam malpli ofte, ol la vorteron »ind«. Ĝi estas ordinara oficiala vortero. Ĝi esprimas similan ideon kiel »ind«, sed kun pli forta devigo/urĝigo. (Eble oni povus anstataŭigi ĝin per la kunmeto »ind-eg«. ^ ^) Tio memorigis min pri demando, kiun mi pripensis antaŭ tagoj: Ĉu ekzistas diferenco inter la vortoj "nemalhavebla" kaj "havenda"? | 18:53:42 |
Vilhelmo | In reply to@vilhelmo:matrix.org En Argentino, ĝi nomiĝas LUDO. https://es.wikipedia.org/wiki/Ludo | 18:55:28 |
Tirifto | In reply to @vilhelmo:matrix.org Tio memorigis min pri demando, kiun mi pripensis antaŭ tagoj: Ĉu ekzistas diferenco inter la vortoj "nemalhavebla" kaj "havenda"? Oni povus nomi ilin samsignifaj aŭ tre similsignifaj. | 19:15:55 |
Ulriko | In reply to @shocu:midov.pl La sola problemo de "obskura", mi pensas, estas, ke ĝi ŝajne ne oficialas. Ĝi estas PIVa, do verŝajne nun oficialas, ĉar la ĉefa respondeculo de AdE pri la plej nova plietendigo de la UV diris en januara prelego ke li volas oficialigi preskaŭ (aŭ tute) ĉion, kion la PIV2020 enhavas. | 19:34:09 |
Tirifto | In reply to @ulriko:matrix.org Ĝi estas PIVa, do verŝajne nun oficialas, ĉar la ĉefa respondeculo de AdE pri la plej nova plietendigo de la UV diris en januara prelego ke li volas oficialigi preskaŭ (aŭ tute) ĉion, kion la PIV2020 enhavas. Ĉu pli taŭgus ridi aŭ plori? (Alivorte, kiom grandan influon ĝi povus havi sur la oficialigo?) :o | 19:36:44 |
shocu (首酷) | Se ekzistus libro, kies titolo estas "La Granda Aventuro 2", kaj mi legus ĝin, ĉu mi devus diri, ke mi legis "La Grandan Aventuron 2-on", "La Grandan Aventuron 2", "La Granda Aventuro 2-on", aŭ alia diraĵon? | 20:10:31 |
Tirifto | In reply to @shocu:lolison.chat Se ekzistus libro, kies titolo estas "La Granda Aventuro 2", kaj mi legus ĝin, ĉu mi devus diri, ke mi legis "La Grandan Aventuron 2-on", "La Grandan Aventuron 2", "La Granda Aventuro 2-on", aŭ alia diraĵon? Plej nature sonus:
- Mi legis »La Grandan aventuron 2«.
- Mi legis libron »La granda aventuro 2«.
Vi povas afiksi la finaĵon »-on« post la titolon, kvazaŭ tiu estus unu vorto, sed mi ĝenerale ne konsilas tion, ĉar ĝi fojfoje povas impresi strange aŭ eĉ konfuze. Se la titolo estas en Esperanto, kaj ĝi estas o-vorta, vi povas simple meti la akuzativon al la titolo (kiel en ekzemplo 1), kaj tio sonos bone, precipe en voĉa parolado.
Krome, antaŭ ĉiun nomon vi povas meti gramatikan titolon, kaj meti la akuzativon al la gramatika titolo, lasante la titolon de la libro senŝanĝa (kiel en ekzemplo 2). Tio ĉiam funkcias bone, eĉ se la titolo de la libro estas fraza, aŭ estas en fremda lingvo. | 20:21:56 |
shocu (首酷) | Mi supozas, ke oni ankaŭ povas uzi la vorton "on" en tiu kazo, ĉu ne? | 20:26:27 |
Tirifto | Jes. (Almenaŭ se oni akceptas, ke gramatikaj finaĵoj estas vortoj.) | 20:30:29 |
Ulriko | Mi legis La Grandan Aventuron 2-an, aŭ mi legis la libron La Granda Aventuro 2. La solvo per la apliko de la finaĵo -on post la tuta titolo miaopinie ne funkcias bone, ĉar en la parolata formo de la frazo ne ekzistas ekvivalento de la citiloj, kiuj en tiu variaĵo nepras por indiki la aplikkampon por la objektindikilo. Kontraste, la du proponitaj solvoj funkcias sen ili (por montri tion mi supre ellasis ilin). | 21:58:41 |
24 Apr 2024 |
| @zirpu:matrix.org left the room. | 12:59:21 |
25 Apr 2024 |
Levjo | ve mi estas tre laca | 13:28:00 |
Levjo | Mi ekdormis je la unua | 13:28:57 |