Sender | Message | Time |
---|---|---|
26 Oct 2024 | ||
Ulriko | Ke multaj homoj "forgesas" la akuzativon en Esperanto povas havi plurajn kaŭzojn. Ekz-e la fakto, ke troviĝas multaj malsamaj manieroj indiki la akuzativon. Kaj tio, ke la plej multaj Esperantistoj vivas en Eŭropo, kaj tie la plej ofta baza vortordo estas SVO. Trie, la plej multaj Esperantistoj parolas angle kajaŭ hispane, almenaŭ kiel dua lingvo. Ambaŭ ne havas morfologian akuzativon. Kvare, en Esperanto, la akuzativo estas escepto. Lingvoj havantaj morfologiajn rilatkazojn tre malofte havas nur unu kazon aldone al la nemarkita formo. Eĉ mi kiel germano dum longa tempo foje forgesis aldoni la -n en Esperanto. Tamen, kiam mi lernis la japanan lingvon, mi neniam forgesis la objektindikan -o, eĉ ne kiel komencanto. La japana havas, kiel la hungara lingvo, multajn rilatindikajn sufiksojn. Oni do aŭtomate ĉe ĉiu substantivo ĉiam pripensas "kion sufikson indiki?" Pro tio neniam forgesas ĝin. Simile en Volapuko, kiu havas "nur" kvar kazojn/tri sufiksojn, tamen oni tre ofte devas tiujn uzi. Preskaŭ ĉiam, kiam en Esperanto sufiĉas prepozicio. | 21:32:26 |
Ulriko | Ĝojofakto: eĉ Tokipono havas partiklon por indiki la objekton. Kvankam ĝi havis dekomence nur 120 vortojn (aŭ nuntempe 137, se kunkalkulante la intertempe aldonitajn), el kiuj tiu partiklo estas unu. | 21:47:41 |
Ulriko | * Ke multaj homoj "forgesas" la akuzativon en Esperanto povas havi plurajn kaŭzojn. Ekz-e la fakto, ke troviĝas multaj malsamaj manieroj indiki la akuzativon. Kaj tio, ke la plej multaj Esperantistoj vivas en Eŭropo, kaj tie la plej ofta baza vortordo estas SVO. Trie, la plej multaj Esperantistoj parolas angle kajaŭ hispane, almenaŭ kiel dua lingvo. Ambaŭ ne havas morfologian akuzativon. Kvare, en Esperanto, la akuzativo estas escepto. Lingvoj havantaj morfologiajn rilatkazojn tre malofte havas nur unu kazon aldone al la nemarkita formo. Eĉ mi kiel germano dum longa tempo foje forgesis aldoni la -n en Esperanto. Tamen, kiam mi lernis la japanan lingvon, mi neniam forgesis la objektindikan -o, eĉ ne kiel komencanto. La japana havas, kiel la hungara lingvo, multajn rilatindikajn sufiksojn. Oni do aŭtomate ĉe ĉiu substantivo ĉiam pripensas "kion sufikson apliki?" Pro tio neniam forgesas ĝin. Simile en Volapuko, kiu havas "nur" kvar kazojn/tri sufiksojn, tamen oni tre ofte devas tiujn uzi. Preskaŭ ĉiam, kiam en Esperanto sufiĉas prepozicio. | 21:52:40 |
27 Oct 2024 | ||
gergej | Ankaŭ laŭ Vikipedio SVO estas la plej ofta vortordo kun 45%-a ofteco tutmonde, vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Subjekto_Objekto_Verbo. | 09:27:53 |
gergej | * Ankaŭ laŭ Vikipedio SOV estas la plej ofta vortordo kun 45%-a ofteco tutmonde, vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Subjekto_Objekto_Verbo. | 09:28:50 |
Ulriko | Bonan dimanĉon, karuloj! 🍵☁️ +12ºC | 09:31:24 |
Ulriko | Mi nun ekkurados 🌳🌾🏃🏡 | 09:32:42 |
gergej | Mi serĉadis ĉi-matene Tekstaron kaj ĉe frazkomencoj (por ne havi multajn mistrafojn) mi trovis la sekvajn:
Tiu surprizis min ĉar laŭ PMEG tiuj du malplej oftaj estas la orodj por emfazi la objekton kaj la verbon, vidu https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/vortordo/frazpartoj.html. 8 estas okulprafe malgrada nomro kompare al la aliaj trafoj. Kial efmazo de verbo estas tiom malofta en verkoj Esperantaj? 🤔 Kaj el tiel maloftegaj trafoj kiel oni povas certiĝi kion tiuj ordoj emfazas sendube? 🤔 | 09:55:36 |
Tirifto | In reply to @ulriko:matrix.orgMultan energion! | 10:55:58 |
Ulriko | Ĉe ni la aŭtuna etoso nun tre intensiĝis | 11:05:29 |
Ulriko | Download PXL_20241027_100137291.jpg | 11:06:10 |
Ulriko | Download PXL_20241027_100938060.jpg | 11:06:11 |
Ulriko | Download PXL_20241027_101250548.jpg | 11:06:12 |
Ulriko | Download PXL_20241027_101324403.jpg | 11:06:14 |
Ulriko | Redacted or Malformed Event | 11:06:54 |
Tirifto | Belan magion naturo havas. =w= | 11:07:10 |
Ulriko | Download PXL_20241027_100355129.jpg | 11:07:38 |
Ulriko | Download PXL_20241027_100413753.jpg | 11:07:39 |
Ulriko | Download PXL_20241027_100524034.jpg | 11:07:41 |
Ulriko | ...kaj la agrikulturistoj rikoltas. | 11:08:11 |
Ulriko | En Frankfurto nun okazas maratono, mia fratino prizorgas tri kuristojn. | 11:35:14 |
Ulriko | Download IMG_20241027_122352_072.jpg | 11:35:36 |
Ulriko | Download IMG_20241027_122357_133.jpg | 11:35:37 |
Ulriko | (La dua foto estas originale video, sed mi ne volis sendi na 7 MB, tiom interesa la video ja ne estas ke tio indas.) | 11:37:01 |
Ulriko | In reply to @gergej:matrix.orgEble oni plej ofte tute ne volas-bezonas emfazi, ĉar la nura informo esprimita per la vortoj sufiĉas por la mesaĝo. Aldone, ekzistas ja ankaŭ vortoj kiuj emfazigas, kiel ege, multe, intense, terure, frape, draste, klare ktp. | 11:43:28 |
gergej | In reply to @ulriko:matrix.orgTiam eble oni vere povas ĉiujn 6 bazajn vortordojn libere uzi en Esperanto sen ian ajn emfaza danĝero. | 12:03:57 |
gergej | Se mi ne eraras ion similan sugestas Claude Piron en tiu ĉi filemto https://tubaro.aperu.net/v/ytb_Jb1txDSvmZ8/ (angle) | 12:07:16 |
Ulriko | In reply to @gergej:matrix.orgNi do la alian vortordon uzi komencu. Per SOV startante... 😂 | 13:11:08 |
gergej | In reply to@ulriko:matrix.orgLa fakto ke mi tute ne rimarkis dum la unua lego ke vi vortordon SOV uzis anstataŭ SVO, iugrade pruvas ke ĝi povas tute glate funkcii. Antaŭ kelkaj jaroj en la diskutejo de Duolingo turkan komencanton keklaj malkuraĝigis uzi la por ĝi naturan SOV ordon. Eĉ tiam mi malsamopinis sed ĉar tiam ankaŭ mi estis komencanto mia kontraŭ argumento estis nur teoria. Krom mi estis nur unu aliulo kiu estis ĉe la kuraĝiga flanko sed ĝi bedaŭrinde kontriubis nur unu komenton al la diskuto. | 13:57:06 |
gergej | Ankaŭ antaŭ kelkaj jaroj (sed post tiu diskuto) mi aŭdis interesan prelegon pri tio kiun vortordon elektas homoj kiuj ne konas signo-lingvon sed estas demandata komuniki ideojn improvize per mansignoj. | 14:02:31 |