Sender | Message | Time |
---|---|---|
8 Nov 2024 | ||
Tirifto | Mi manĝis kelkajn aĵojn, kaj mi ne scias, kiu el ili kulpas. ^ ^’ | 15:20:30 |
Ulriko | Tiu situacio oftas... kiel eltrovi? Eblas ke neniu de tiuj manĝaĵoj kulpas, kaj eĉ eblas ke la interago de ili estis la kaûzo. | 15:30:50 |
Ulriko | Miaimprese, akvon oni ne povas drinki, sed oni povas meti -n je ĝian finaĵon 😁 | 15:31:25 |
Tirifto | Jes, verŝajne temis pri interago. Sed tio ne diras al mi, kiu el ili kulpas. | 15:31:36 |
Tirifto | Kiu manĝaĵo unue venis al la alia kaj instigis kverelon?? | 15:31:50 |
Ulriko | * Tiu situacio oftas... kiel eltrovi? Eblas ke neniu de tiuj manĝaĵoj kulpas, kaj eĉ eblas ke la interago de ili estis la kaŭzo. | 15:32:36 |
gergej | In reply to@ulriko:matrix.orgMi cerbumis ĝuste pri tio kaj min mi malcertigis plurnivele.
kiu ebligas drinkadon de akvo... do... sed... | 20:51:02 |
gergej | Mi cerbumis ĝuste pri tio kaj min mi malcertigis plurnivele.
| 20:51:28 |
gergej | La PIVa rimarko de Sergio Pokrovskij igis min dubi la PIVajn difinojn. Ĝi diras ke »PIV2 precizigas, ke drinki estas „trinki alkoholaĵon en nemodera kvanto“. Tio ŝajnas troa: supozeble ĉe la edziĝfesto en la Kana Galilea ne temis pri maldecaĵoj, kaj la vorto „drinkejo“ ne neprigas tion.«. | 20:54:08 |
gergej | Ĉu vere oni ne povus drinki malmulte? Kaj nek plezurcele? Do la alia difino de PIV ankaŭ stragetas... | 20:55:56 |
gergej | Vortoj estas misteraj partoj de lingvoj... Finfine de kie ili efektive prenis siajn signifojn? | 20:58:19 |
9 Nov 2024 | ||
Ulriko | Bonan sabaton, karuloj! 🍵🥣🌫️☁️ +6ºC en Frankfurto ĉe Majno. | 06:41:11 |
Ulriko | Kiel fartas nun via stomako, Tirifto? | 06:42:08 |
Tirifto | Bonan sabaton! | 13:39:01 |
Tirifto | Ulriko, mia stomako jam fartis bone, sed antaŭhieraŭ trafis ĝin (ne tre longdaŭra) doloro, dankinde sen pliaj kromefikoj. Mi emas pensi, ke tio okazis pro netaŭga kunmetado de manĝoj. Hieraŭ estis senprobleme. | 13:40:45 |
Ulriko | Ĉiu malbono malaperu same rapide... | 13:47:48 |
Tirifto | Se nur. | 15:10:47 |
E48 | Mmm, almenaŭ mi ne sentis fortaj doloroj. Nun mi volas kuiri hamburgaĵo. xD | 16:41:18 |
gergej | In reply to@e48p3m:nitro.chatBonan kuiradon mi deziras al vi. | 17:28:39 |
gergej | Ĉu akuzativo ekzistas en via denaska lingvo? | 17:28:58 |
gergej | En mia ĝi ja ekzistas sed ĝi estas -t anstataŭ -n. Tamen la akuzativon ankaŭ mi ofte forgesis komence. Mi la fakton kulpigas ke Esperanton mi lernis el la angla kaj ne el mia denaska lingvo. Sed fakte mi ne certas ĉu vere tiu fakto estis la ĉefkialo de miaj eraroj. | 17:31:59 |
gergej | * En mia ĝi ja ekzistas (ĝi estas -t anstataŭ -n). Tamen la akuzativon ankaŭ mi ofte forgesis komence. Mi la fakton kulpigas ke Esperanton mi lernis el la angla kaj ne el mia denaska lingvo. Sed fakte mi ne certas ĉu vere tiu fakto estis la ĉefkialo de miaj eraroj. | 17:32:36 |
Ulriko | Verŝajne la "akuzativo" en la hungara ne funkcias tute same kiel en Esperanto. Tiun problemon havas almenaŭ mi. En la germana lingvo, samkiel en Esperanto, la akuzativo rolas i.a. kiel kazo indikanta la rektan objekton, la dativo indikas la nerektan. Tio do egalas. Sed. La rilatvortoj ("prepozicioj") postulas en Esperanto neniun kazon. En la germana, ĉiu rilatvorto postulas unu de la kazoj genitivo, dativo, aŭ akuzativo. Sekve de tio, mi tendencis, kiel multaj germanoj, komence apliki la N-finaĵon en Esperanto intuicie tro ofte. Kaj post iom da tempo, ofte ne plu aplikis ĝin, eĉ kiam ĝi estis bezonata. Aldona diferenco inter DE kaj EO estas, ke en Esperanto la akuzativo teorie povas anstataŭi ĉiun prepozicion. Tio ne eblas en la germana. Do, ne nur homoj kies lingvoj tute ne havas morfologian akuzativon, mise (ne)aplikas la finaĵon N. | 19:39:25 |
Vilhelmo | In reply to@gergej:matrix.orgNu, se oni oferus bieron al mi kaj mi respondus: "Dankon, mi ne drinkas." tiam ĝi neniam signifus ke mi trinkas alkoholaĵojn sed nur en modera kvanto. Ĝi nepre signifus ke mi entute ne trinkas alkoholaĵojn. | 19:42:17 |
Ulriko | Mi tamen opinias, ke ankaŭ ludas rolon, ke Esperanton havas nur unu solan kazo-sufikson. En la japana lingvo, kiu havas, kiel la hungara, tre multajn tiajn kazosufiksojn, mi ne havis tiujn problemojn. Čar oni dekomence ja trejnadas ke oni ĉiam devas apliki jazosufikson, do ĉiam pensas pri tio, kiun apliki. Estas kvazaŭ la sama kiel elekti inter la ĝusta prepozicio en la germana lingvo. | 19:44:54 |
Ulriko | * Verŝajne la "akuzativo" en la hungara ne funkcias tute same kiel en Esperanto. Tiun problemon havas almenaŭ mi. En la germana lingvo, samkiel en Esperanto, la akuzativo rolas i.a. kiel kazo indikanta la rektan objekton, la dativo indikas la nerektan. Tio do egalas (al la apliko de "-n" kaj al tiu de "al"). Sed. La rilatvortoj ("prepozicioj") postulas en Esperanto neniun kazon. En la germana, ĉiu rilatvorto postulas unu de la kazoj genitivo, dativo, aŭ akuzativo. Sekve de tio, mi tendencis, kiel multaj germanoj, komence apliki la N-finaĵon en Esperanto intuicie tro ofte. Kaj post iom da tempo, ofte ne plu aplikis ĝin, eĉ kiam ĝi estis bezonata. Aldona diferenco inter DE kaj EO estas, ke en Esperanto la akuzativo teorie povas anstataŭi ĉiun prepozicion. Tio ne eblas en la germana. Do, ne nur homoj kies lingvoj tute ne havas morfologian akuzativon, mise (ne)aplikas la finaĵon N. | 19:46:28 |
Ulriko | * Verŝajne la "akuzativo" en la hungara ne funkcias tute same kiel en Esperanto. Tiun problemon havas almenaŭ mi. En la germana lingvo, samkiel en Esperanto, la akuzativo rolas i.a. kiel kazo indikanta la rektan objekton, la dativo indikas la nerektan. Tio do egalas (al la apliko de "-n" kaj al tiu de "al"). Sed. La rilatvortoj ("prepozicioj") postulas en Esperanto neniun kazon. En la germana, ĉiu rilatvorto postulas unu de la kazoj genitivo, dativo, aŭ akuzativo. Sekve de tio, mi tendencis, kiel multaj germanoj, komence apliki la N-finaĵon en Esperanto intuicie tro ofte. Kaj post iom da tempo, ofte ne plu aplikis ĝin, eĉ kiam ĝi estis bezonata. Aldona diferenco inter DE kaj EO estas, ke en Esperanto la akuzativo indikas direkton. Kaj plia diferenco estas, ke teorie ĝi povas anstataŭi ĉiun prepozicion. Tio ne eblas en la germana. Do, ne nur homoj kies lingvoj tute ne havas morfologian akuzativon, mise (ne)aplikas la finaĵon N. | 19:48:22 |
Ulriko | * Mi tamen opinias, ke ankaŭ ludas rolon, ke Esperanton havas nur unu solan kazo-sufikson. En la japana lingvo, kiu havas, kiel la hungara, tre multajn tiajn kazosufiksojn, mi ne havis tiujn problemojn. Ĉar oni dekomence ja trejnadas, ke oni ĉiam devas apliki kazosufikson, sekve, oni ĉiam pensas pri tio, kiun sufikson apliki. Estas kvazaŭ la sama kiel elekti inter la ĝusta prepozicio en la germana lingvo. | 19:49:55 |
Ulriko | * Mi tamen opinias, ke ankaŭ ludas rolon, ke Esperanton havas nur unu solan kazo-sufikson. En la japana lingvo, kiu havas, kiel la hungara, tre multajn tiajn kazosufiksojn, mi ne havis tiujn problemojn. Ĉar oni dekomence ja trejnadas, ke oni ĉiam devas apliki kazosufikson, sekve, oni ĉiam pensas pri tio, kiun sufikson apliki. Estas kvazaŭ kiel elekti inter la ĝusta prepozicio en la germana lingvo. | 19:50:36 |
Vilhelmo | In reply to@ulriko:matrix.orgEn mia denaska lingvo ne ekzistas akuzativo, kaj ofte estis/as problemo por mi ĝuste uzi akuzativon en Esperanto. Tial mi supozis ke homoj, kies denaska lingvo ja havas akuzativon, ne havus problemojn pri la akuzativo en Esperanto. Tamen, mi spertis ke multaj germanaj esperantistoj (ĉefe komencantoj, kompreneble) ĉiam forgesas akuzativon. | 20:04:13 |